Mongola Altebenaĵo
Mongola Altebenaĵo | ||||
---|---|---|---|---|
Altebenaĵo | ||||
altebenaĵo [+] | ||||
Lando | Mongolio | |||
Koordinatoj | 45° 0′ 0″ N, 107° 0′ 0″ O (mapo)45107Koordinatoj: 45° 0′ 0″ N, 107° 0′ 0″ O (mapo) | |||
Areo | ĉ 2 600 000 km2 | |||
|
||||
Mongola Altebenaĵo | ||||
Mongola Altebenaĵo estas la parto de la Centrazia Altebenaĵo troviĝanta inter 87°40′-122°15′N kaj 37°46′-53°08′E kaj havanta areon de ĉirkaŭ 2 600 000 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas limigata de Granda Ĥingan-Montaro en la oriento, Jin-Montaro en la sudo, Altajo en la okcidento, kaj Sojon- kaj Ĥentij-Montaroj en la nordo .[1]. La altebenaĵo inkludas Gobion same kiel sekajn stepregionojn.
Ĝi havas altitudon de ĉirkaŭ 1 000 ĝis 1 500 metroj, kun la plej malalta punkto en Hulunbuir kaj la plej alta punkto en Altajo [1]. Politike, la altebenaĵo estas dividita inter Mongolujo, Ĉinujo kaj Rusujo. En Ĉinujo, partoj de Interna Mongolujo kaj Ŝinĝango aŭtonomaj regionoj troviĝas en la altebenaĵo. En Rusujo, la altebenaĵo estas parto de Burjatujo kaj suda Irkutska provinco.